Bellotti, Nemere, Karibe, Charters, Gacond en HdE 2361
La numero 2361 de “Heroldo de Esperanto” (decembro 2024) fermas la kolekton per interesaj artikoloj pri aŭ de la lastatempaj protagonistoj de la esperanto-mondo.
La numero 2361 de “Heroldo de Esperanto” (decembro 2024) fermas la kolekton per interesaj artikoloj pri aŭ de la lastatempaj protagonistoj de la esperanto-mondo.
Laŭ la senata reglamento la Konsulo kunvokas la parlamentan sesion post konsultiĝo kun la senataj grupestroj. Konsekvence, pro sia nova posteno kiel Konsulo, sen. Lorena Bellotti lasas la oficon de Verda grupestro.
Pasis baldaŭ jam kvardek monatoj post la decido de la Komitato de la Universala vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176, laŭ propono de la Estraro, kiu antaŭe maldungis preskaŭ ĉiujn salajratojn de sia Centra Oficejo.
Kultura Centro Esperantista aktivas ankaŭ ĉi-jare en la kantona ĉefurbo, per specifa legorondo en la kvara mardo de ĉiu monato, escepte de aprilo kaj julio. La esperanta legorondo okazos ĉe la interkultura biblioteko Bibliomonde en Neŭŝatelo, ekde 17h45, dum tuta horo, post kiu eblos kune vespermanĝi en krespejo, por eventualaj interesatoj.
En la nova jaro rekomenciĝas la Verdaj Ĵaŭdoj, organizataj de Esperanta Naturamikaro ĉe la Esperanto-Domo en strato Ricardo de la Vega, Malago. Dum la unua, 16 januaro 2025, gastos c-ano Giorgio Silfer, kiu raportos pri la situacio de la afrika Esperantio, kun interesaj kaj nekonataj detaloj pri la realo de la Universala Kongreso en Aruŝo, laŭ la atesto de afrikaj partoprenintoj.
La 332a numero de Literatura Foiro (decembro 2024) uverturas per pensiga kaj poezia kontribuo de Luigi Minnaja, Pacon, Sinjoro! Sekvas la Nobel-premia artikolo de Helmi Martikainen, kun elokventaj vortoj portretinta Han Kang, sudkoreinon kies beletra talento kapablis prezenti al la mondo temojn, stilon kaj riĉon de la propra literatura tradicio.
La delegoj asignitaj de Konsulo Riichi Karibe revenas al la nova Konsulo. Du gravaj oficoj koncernas la redaktadon de “Heroldo komunikas” (HeKo), laŭ la artikolo 27 de la Konstitucio, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito, kaj la prezidon de la Lingva Komitato de Esperantio.
Fine de mia mandato kiel Konsulo mi deziras danki kaj bondeziri al ĉiuj helpintaj kaj helpantaj la progreson de la Esperanta Civito.
Riĉa programo estas preparata por la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, organizata de STELO kaj KCE en Ĉaŭdefono, 28 julio — 3 aŭgusto 2025. Nature oni atendas konfirmojn, sed almenaŭ pri la festivalejo estas certeco: temos pri la Esperanto-Domo de KCE, la antikva templo en Loklo, la pupteatro La Turlutaine en Ĉaŭdefono.
Konsulino Lorena Bellotti jam proponis delegojn por diversaj membroj de la Kapitulo, novaj aŭ malnovaj. Ŝi decidis konfirmi tri elirantajn vickonsulojn: sen. Manuela Blanco pri la internaj aferoj, sen. Miroslava Kirova pri la socialaj, c-ano Giorgio Silfer pri la financaj; tamen kun iom alimaniere dozitaj respondecoj.
La paktintaj establoj iom post iom komunikas siajn novajn delegitojn ĉe la Forumo, la pariteta branĉo de la Civita Parlamento. Ili ekoficos okaze de la inaŭgura parlamenta sesio en Malago, 31 marto 2024. Se ĵus elektite al la Senato kaj ne komunikinte jam sian preferon, la malnovaj forumanoj oficos ĝis la dua tagordero (la unua estas la ratifo pri la rezultoj de la skrutinioj).
Ekde la nova parlamenta mandato ankaŭ la konsilio de fondumo Pro Esperanto renoviĝos, konforme al Lex Argentaria. La renovigo antaŭvidas la alelekton de sen. Lorena Bellotti kaj la eksiĝon de c-ano Carmine Dello Spedale. Restos c-anoj Pierre Berger kaj Giorgio Silfer, ĉi-lasta kiel prezidanto aŭ kiel prokuristo.