La libroservo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono estas delonge la plej vasta en Svislando, sed ankaŭ unu el la plej vastaj en Esperantio: ĝia sortimento proponas pli ol milon da titoloj, ofte eldonaĵoj elĉerpitaj kaj ne troveblaj aliloke; kaj ĝian riĉigon prizorgas ne burokratoj, sed aŭtentaj esperantologoj, kiuj membras en la Komitato de KCE.
Pri la katalogo okupiĝas c-ano Alessio Giordano, pri la sekretariado de la libroservo c-ano Giorgio Silfer. La katalogo situas en kulturservo.esperantio.net tra kiu eblas komforte mendi kaj pagi, spurante ankaŭ biogramon de ĉiu aŭtoro. Evidente ĝi estas ankoraŭ kompletigata, sed ne hezitu rekte skribi al kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net), se vi ne trovas tie la deziratan titolon.
Verkoj de niaj klasikuloj (Auld, Baghy, Boulton, Kalocsay, Waringhien, Zamenhof…) estas aĉeteblaj eĉ en la unua eldono, kio donas al ili la fascinon de inkunabloj. La responsulo povas konsili pri la bretaro, kaze ke la kliento deziras krei specifan fakon (nigra literaturo, komiksoj, scienco, planlingvistiko, muziko…) en sia privata biblioteko.
La didaktika fako proponas abundan lernilaron en la svisaj oficialaj lingvoj (germana, franca, itala), en la angla kaj aliaj tridek lingvoj, inkluzive de tre minoritataj kiel la kimra kaj la romanĉa. Ankaŭ je B- kaj C-gradoj la lernolibroj en esperanto mem formas rimarkindan sortimenton.
Poŝta adreso: Postiers 27, CH-2300 La Chaux-de-Fonds. Telefono: +41 32 9267407.