Telematika partopreno en la 11a Lingva Kolokvo
Se vi deziras partopreni telematike la 11an Lingvan Kolokvon de Kultura Centro Esperantista, 1-4 majo 2025, bonvolu komuniki vian intencon per aliĝo al la evento tra Esperanta Kulturservo.
Se vi deziras partopreni telematike la 11an Lingvan Kolokvon de Kultura Centro Esperantista, 1-4 majo 2025, bonvolu komuniki vian intencon per aliĝo al la evento tra Esperanta Kulturservo.
La milito post la agreso al Ukrajno daŭras jam pli ol tri jarojn. Neniu el la du partioj povas venki, nur daŭrigi ĝin en la iluzio ne malvenki sen honoro. La daŭrigo povas signifi riski trian mondmiliton. Ukrajno eliros el la konflikto pli malriĉa kaj detruita. Ĉu eblas haltigi la konflikton?
La Komitato de Itala Interlingvistika Centro estas kunvokita al ordinara kunsido en Ĉaŭdefono, ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, 1 majo 2025: la plejmulto jam konfirmis sian fizikan aleston, al kiu aldoniĝas tiu de la vicprezidanto de LF-koop, invitita por la unua tagordero; por la aliaj eblos telematika partopreno.
En la oficiala retejo de Sennacieca Asocio Tutmonda la venonta SAT-kongreso ne estas anoncita: la lasta kongreso estas la pasintjara.
Post la pasintjara eksperimenta semajno pri bibliotekologio, kun fokuso al katalogado, kun mag. Rubeno Fernández kiel docento, la 5an de aŭgusto 2025 startos la unua semestro de esperanto-literaturo, zorge de la gvidanto de la koncerna katedro ĉe Esplora Instituto de Esperantologio en Ĉaŭdefono.
Ĉi-matene donis sian lastan spiron Jorge Mario Bergoglio (1936-2025), argentinano el piemonte origina familio, episkopo de Romo kaj konsekvence papo de la tuta romkatolikaro, sub la nomo Francisko (la Unua).
“La urbestro de Malago inaŭguris la Parlamenton de Esperantio” titolas sur tri kolumnoj “Heroldo de Esperanto” n-ro 2365 (4:2025) raportante detale pri la tre sukcesa inaŭgura sesio de la nova Parlamento de la Esperanta Civito, prezidata de nova Konsulino, d-ino Lorena Bellotti.
Multiĝas ĉie en la mondo la kazoj de perforto kontraŭ virinoj. Rekordaj pintoj de feminicidoj en la statistikoj norde paralelas al la plago de stuproj kiel milita armilo sude en la planedo. Sed en lando supozata lulilo de demokratio kaj liberaleco, nome Britio, nova konflikto manifestiĝis koncerne apartan feminisman batalon.
Baldaŭ en Italio povus ekzisti nova retgazeto, plejparte itallingva, kiu daŭrigus la rolon de la iama “Lingua Verde” (pli frue: “Lombarda Esperantisto”). La projekton preparis c-anoj Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano, kiuj prezentis ĝin hieraŭ al la ĝenerala Asembleo de Itala Interlingvistika Centro en Milano.
La situacio en orienta Eŭropo, precipe en Hungario kaj Bulgario, estis en la fokuso de interparoloj de diversaj aktivuloj kaj la vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer, dum lia ĵusa kelktaga restado en Budapeŝto.
La vicprezidinto de PEN Internacia, Mario Vargas Llosa, evidente partoprenis niajn verkistarajn mondkongresojn. Ni renkontis lin unuafoje en Glasgovo, dum akcepto ĉe la urbestro, en somero 1997, kadre de paŭzo dum la ĝenerala sesio en Edinburgo.
En 1993 la itala verkisto Peppo Pontiggia aŭtoris verkon kun kurioza titolo: “Vivoj de homoj ne famaj”: dudeko da koncizaj imagitaj biografioj de nekonataj, ordinaraj personoj rakontataj ĵurnalisme. Neniu reĝo, neniu reĝino, eĉ neniu episkopo aŭ rajdata ĉevalo: nur simplaj peonoj sur la ŝaktabulo.