La Deklaracio pri Neŭtraleco, proponita de sen. Perla Martinelli kaj aliaj sep gekolegoj kaj majoritataj kaj opoziciaj, estis aprobita en Malago unuanime fare de la Senato, sed kun intensa politika debato kaj precizigaj amendoj en tri artikoloj.
La plej diskutata estis la kvina artikolo, kiu enhavas fortan politikan mesaĝon: la Esperanta Civito konfidas en Konsilio de Eŭropo pli ol en Unuiĝintaj Nacioj, institucio taksata kiel maldemokratia pro a) la komenca ekskludo de la militaj venkitoj, b) la privilegioj de kvin militaj venkintoj kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio, eĉ kun vetoa rajto, c) la malkuraĝo sankcii aŭ eĉ eksigi agresantojn, kiun havis Ligo de Nacioj kaj havas Konsilio de Eŭropo, d) la troa financa dependo de iuj ŝtatoj, el kiuj du (Usono kaj Popola Ĉinio) konstante kaj abunde malfruas en la kontribuado.
Ekestis demando pri la nombro da artikoloj: kiel rimarkigis Kapitulano, la sukcesaj dokumentoj en Esperantio prezentas pentaklon — kvin artikoloj en la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro, kvin en la rezolucio de Unesko en Montevideo, kvin en la Manifesto de Raŭmo, kvin en la ideologia preamblo de la Pakto por la Esperanta Civito… Se dokumento havas pli ol kvin artikolojn (ekzemple tiu proponita de Mark Fettes en Prago) rapide forgesiĝas. Tamen fine restis ses artikoloj, kiuj difinas la signifon kaj la strategion de neŭtraleco, kontraste al la ĝisnuna tre ambigua tradicio en la malnova Esperantio..