Foruma sesio pri paktintoj kaj honoraĵoj

HeKo 923 4-C, 17 okt 26

Ĵus antaŭ la Senato, ankaŭ la pariteta ĉambro de la Parlamento kunsidis la matenon de la 13a de oktobro, en Malago. Kompare kun 2025, kiam la Forumo estis kunvokita en Pavio, ĉi-foje la tagordo estis pli mallonga.

Unue la supera ĉambro aŭskultis la raportojn pri la jara aktiveco kaj ĝisdatigoj senditaj de la establoj. Poste oni alvenis al la voĉdono pri la aliĝo de freŝe bakita societo, Estonaj Amikoj de Esperanto, kaj pri la propono de direktivo Comincini, pri la atribuo de honoraĵoj. Ambaŭkaze la aprobo fare de la forumanoj estis unuanima.

Restas, laŭ interkonsento de la delegitoj, suspenditaj kvar establoj – Kooperativo Esperanto-Amikaro (Venezuelo), Kotdivuara Esperanto-Asocio (Eburio), Societo Solidareco Bona Volo (RDC) kaj ASSI Scout (Italio) – laŭ la Foruma reglamento. Probable dum la venonta parlamenta sesio la reprezentantoj de la paktintoj alfrontos denove la temon.

— HeKo-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.