Senatokonsulto pri Fondumo Pro Esperanto
Dek tagojn post la unua komuniko al la Senato, manke de kontesto pri la riceveblo la Konsulo anoncas hodiaŭ la formalan ricevon de la leĝopropono pri Fondumo Pro Esperanto, prezentita nome de la Kapitulo. Konsekvence estas malfermita la telematika senatokonsulto, post kiu la definitiva teksto de la propono estos enskribita en la tagordo de la senata sesio en aŭgusto.