Monda Socia Forumo informas en esperanto

HeKo 453 9-B, 10 sep 10

En la portugallingva retpaĝo de Monda Socia Forumo ĵus aperis fenestro pri la programo de Dakaro 2011 en nia lingvo:

http://www.forumsocialmundial.org.br/noticias_01.php?cd_news=2808&cd_language=1

La tradukon plenumis membroj de Meksika Esperanto-Federacio, kiu ankaŭ iniciatis la kontakton ĉi-printempe.

Efektive, en la Internacia Konsilio de Monda Socia Forumo membras meksika esperantisto, Jorge Luis Gutierrez.

La Kapitulo estas plananta la ĉeeston de la Esperanta Civito en Dakaro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.