Esperantista Tribuno numero 24

HeKo 453 8-B, 10 sep 10

La numero 24 de “Esperantista Tribuno” akcentas al la 25-jara jubileo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj la 20-jariĝon de la Esperantista Krea Renkontixo Abritus en Razgrado (Bulgario), per artikoloj de sen. Ivaniĉka Maĝarova, c-ino Radka Stojanova kaj c-ano Milĉo Beloreŝki. Estas aperigita la letero de Bulgara Esperanto-Asocio al la urbestro de Razgrado, Denĉo Bojaĝiev okaze de tiuj du datrevenoj.

En ĉi tiu numero de la periodaĵo, kiu estas kun aperritmo foje en la jaro, la legantoj trovas premiitajn verkojn de la Internacia Literatura Konkurso EKRA (sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”) el la plumoj de Nula Horo, Jaroslav Krolupper, Lina Gabrielli, Marie-France Conde-Rey, Benoît Philippe, Lenke Szász.

Bertil Nilsson recenzas la hajko-libron “Kardo sur kasko” de Ivaniĉka Mag^arova.

Pri esperanto-kursoj en la urbo informas c-ino Milena Georgieva; Radka Stojanova estas reportero pri la Zamenhofaj tagoj, pri la kongreso de la blindaj esperantistoj en Vieno kaj la speciala vespero omaĝe al la centjara naskiĝa datreveno de prof. Ivo Lapenna. Kaj riĉan kronikon de la esperantista vivo en Razgrad redaktis Ivaniĉka Maĝarova.

Por ricevi ekzempleron bonvolu kontakti la Esperantistan Domon de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, rete esperanto_razgrad che mail.bg. Eblas ankaŭ tra nia
redakcio.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.