Gravaj decidoj pri Esperanto-Domoj
Aĉetite de fonduso Pro Esperanto en septembro 2025 kaj rebaptite kiel Skandinava Esperanto-Domo (SED), la konstruoj en Lesjoforso ricevis ĉi-monate la ekspertizon de faka entrepreno rilate al la tegmento, prepare al la baldaŭa deĵoro de triopa (eble kvaropa) patrolo de Civila Esperanta Servo, kiu estos tie por ripari, purigi, ordigi.