Ĉu brita modelo por la estonta Civita Parlamento?
En 2026 oni celebros la dudekan datrevenon de profunda ŝanĝo en la brita konstitucia sistemo. Estis en 2006, post la antaŭjara aprobado de la leĝo de konstitucia reformo, antaŭenpuŝita de la laborista registaro, ke la prezidado de la Ĉambro de la Lordoj transiris de la Lordo Kanceliero al la Lordo Referanto.