"Heroldo de Esperanto" numero 2129
La dekkvara numero de “Heroldo de Esperanto” en 2008 atingas la publikon dum ĉi tiuj tagoj, flegante kiel kutime aktualecon: ĝenerale en la unua paĝo, loke en la dua. Kulturo okupas la trian paĝon, rubrikoj la kvaran, laŭ la kutima formato A3, unika por esperanto-gazeto, cetere la plej ofte aperanta.