Senatokonsulto pri Fondumo Pro Esperanto

HeKo 426 1-C, 24 feb 10

Dek tagojn post la unua komuniko al la Senato, manke de kontesto pri la riceveblo la Konsulo anoncas hodiaŭ la formalan ricevon de la leĝopropono pri Fondumo Pro Esperanto, prezentita nome de la Kapitulo. Konsekvence estas malfermita la telematika senatokonsulto, post kiu la definitiva teksto de la propono estos enskribita en la tagordo de la senata sesio en aŭgusto.

EEU asembleos en Kaiserlautern

HeKo 424 8-A, 19 feb 10

Okazos en Kaiserlautern, koincide kun la komuna germana-franca esperanto-kongreso 20-24 majo 2010, la eventuala finkalkulo pro la dokumento kiun Eŭropa Esperanto-Unio sendis al la Komisiono de EU, kun negativa sinteno pri Islamo en Eŭropo (sed ne pri la muzulmanoj, nome pri la specifa etno religie islama vivanta en Bosnio).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.