Kvalita etikedo por KCE

HeKo 440 4-B, 4 jun 10

Pli ol cent institucioj estis kunvokitaj, trideko trapasis la trejnadon per propra reprezentanto, nur dek unu estis selektitaj, kaj fine restis nur sep akceptitaj de la plej supra turisma instanco en Svislando, por projekto de “kvalita etikedo” en la Neŭŝatela kantono.

La diplomitoj estas du hoteloj, du restoracioj, fako de la kantona polico, muzeo kaj… Kultura Centro Esperantista, kiun reprezentis ĝia kunlaboranto, c-ano Giorgio Silfer. La turisma instanco en Berno aprobis kun laŭdo la projekton de kvalita plibonigo de li prezentitan, kadre de la strebo por la lanĉo de Ĉaŭdefono kiel turisme pli alloga urbo, post la enskribigo en la Unesko-listo de la Monda Kultura Heredaĵo.

La projekto de KCE koncernas la dimension de libertempaj loĝejoj kaj konferencejo. Helpe de Fonduso Pro Esperanto kiel regio, signifaj plibonigoj estas realigataj en la Esperanto-Domo. Interalie, tridek unu jarojn post la inaŭguro de salono Klara Zamenhof, la apuda kelaro estos transformita al konferenca salono. Salono Klara, kun kuirejo, agrabla kameno, fortepiano, estos uzata precipe kiel remtero, literatura kafejo kaj simile.

“La agnosko de la turismaj instancoj premias ne nur min, sed la tutan stabon de KCE, inkluzive de la deĵorantoj trovitaj danke al LF-koop” komentariis c-ano Silfer post la pozitiva anonco el Berno. “Necesas daŭrigi sur la vojo de la kvalita kresko, formante ĉiujn kunlaborantojn je kulturo de akcepto kaj gastamo: tia kulturo cetere devas karakterizi ĉiun Esperanto-Domon raŭmisme inspiritan” li konkludis.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.