Nova muzeo konstruota en Toronto

HeKo 440 8-B, 7 jun 10

Je la fino de majo 2010, la ĉefo de la Ismailaj islamanoj, Aga Ĥan, venis al Toronto (Kanado) por fari la fundamentan ŝpatfosaĵon de la tero kiu iĝos, en 2013, ismaila muzeo kaj kulturcentro.

Situonta en nuntempe rutininspira parto norda de la urbego, la parko sep-hektara projektita de libana pejzaĝ-arkitekto Vladimir Djurovic enhavos la du konstruaĵojn, kiuj estos ligataj de fontoj, arboj, basenoj, kaj ĝardenoj. La muzeo mem, projektita de la eminenta arkitekto Fumihiko Maki por inspiri kontempladon pere de simpla ĉirkaŭaĵo, baziĝas ĉirkaŭ centra kortego kaj estos iluminata de la suno kaj la luno. La kulturcentro, elpensita de Charles Correa, estos serio da konstruaĵoj kiuj enhavos bibliotekon, soci- kaj preĝosalonojn, klasĉambrojn kaj enir-promensalonon.

Laŭ Christopher Hume de la ĵurnalo The Toronto Star, “la celo, esprimita de la Aga Ĥan, estas ilustri “la pluralecon de islameco”, pri kiu nord-amerikanoj povas ĉiam esti rememorigataj, kaj kiel li ankaŭ diris, li esperas ke la muzeo povos alparolumi al la “konfliktoj de malscioj” tiom karakterizaj ankoraŭ ĉi-epoke.”

(Raymond Brisebois)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.