PEN-mondkongreso en Japanio

HeKo 427 4-B, 4 mar 10

Sen. Marie-France Conde Rey reprezentos la esperanto-literaturon en la 76a mondkongreso de PEN Internacia, en Tokio 23-30 septembro 2010. La decido de la Komitato de Esperanta PEN-Centro konsideras kaj ŝian anecon en la Verkistina komisiono de PEN kaj ŝian konon pri Japanio.

Vizito en la Muzeo de la Ludoj

HeKo 427 3-B, 3 mar 10

Kultura Centro Esperantista rekomendas la viziton en esperanto de la Muzeo de la Ludoj (La Tour-de-Peilz, Svislando) dimanĉon la 6an de junio 2010. Momente estas deko da partoprenontoj; ĝis 15 d-ro Francesco Reale organizos unu grupon, se estos pli ol 15 personoj li gvidos du grupojn.

Civita kandidatigo al la Pac-Nobelo

HeKo 426 5-C, 27 feb 10

Ĉu ekzistas internacia neregistara organizo, iniciatita de aŭtentaj esperantistoj, kun esperantistoj inter la ĉefaj aktivuloj dum longa tempo, kun intereso por la instruado pri nia lingvo, kaj kun konstanta agado, vere ĉiujaraj meritoj por la paco, kaj dum certa tempo havanta sian ĉefan sidejon en unu el la ĉefurboj de Esperantio? Jes, ĝi ekzistas.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.