Kunlabore kun Fonduso Pro Esperanto kiel regio, kelkaj andaluzaj Esperantianoj estas esplorantaj pri la ebleco starigi Esperanto-Domon en Malago, la unua urbo en Iberio, kaj la kvina en la tuta mondo, kie fondiĝis esperanto-societo (jam en 1892).
En la esplorado estas aparte engaĝitaj la Civitaj parlamentanoj surloke: sen. Julio Herrero kaj c-ano Ángel Arquillos, delegito de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo ĉe la Forumo. Tre rimarkinda estas ankaŭ la helpo de c-ino Karmela San-Segundo. Plie aktivas surloke ankaŭ sen. Perla Martinelli.
Pluraj domoj estis jam vizititaj, kaj la plejmulto ne konvenas por la celoj de Esperanto-Domo. Kio estas tute komprenebla: ankaŭ en Berlino necesis viziti centon da konstruoj, antaŭ ol estis trovita la plej oportuna. Ĉiukaze la esplorantoj orientiĝas al jam utiligebla nemoveblaĵo, ne al tute aŭ grandparte (re)konstruota.