Sama estraro por la Akademio

HeKo 441 8-A, 18 jun 10

Neniu kandidato (almenaŭ tiel ŝajnas) por la estraro de la Akademio de Esperanto, krom la eliranta kvaropo. Tial dum pliaj tri jaroj oficos doktoroj John Wells, prezidanto; Brian Moon kaj Probal Dasgupta, vicprezidantoj; Renato Corsetti, sekretario kaj kasisto.

Kiel direktoroj de la diversaj sekcioj kaj komisionoj kandidatas akademianoj Christer Kiselman (Faka lingvo), Bertilo Wennergren (Ĝenerala Vortaro), Otto Prytz (Gramatiko), Paul Gubbins (Literaturo), Probal Dasgupta (Prononcado); Alexander Shlafer (Lingva konsultejo), Marc Bavant (Kontrolado de lerniloj), Carlo Minnaja (Historio de AdE).

En la Akademio membras sep virinoj (16% de la tuto), sed neniu okupos gvidan postenon. Ankaŭ membras naŭ denaske edukitaj en ne eŭropa lingvo (20% de la tuto), sed nur unu okupos gvidajn postenojn. Superabunda estas ankaŭ la procento de la ĝerman-lingvanoj.

La baloto okazos ĉi-somere.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.