Interesa testo en la sovetieca UEA-balotsistemo
La elekta komisiono de la Universala rekomendis ke la estraro elektota post kelkaj tagoj en Bruno restu naŭopo, kiel la eliranta: tio certe estos aprobita, ankaŭ ĉar ekzistas surpluso da kandidatoj, pro la persisto de du elirantaj estraranoj plu rekandidati, spite al la alia rekomendo de la komisiono konfirmi nur kvin el la naŭ elirantaj (el la kvar forpelindaj, du per si mem retiriĝis).