Post kelkmonata aktiveco kiel komisiito pri ISEBA, c-ino Viviana Piccinini estis nomumita hieraŭ vickonsulo pri bibliotekoj kaj sociaj retmedioj fare de la Konsulino de la Esperanta Civito: kadre de la unua delego ŝi aplikos la normojn en direktivo Giordano, kadre de la dua ŝi okupiĝos pri la Civita ĉeesto en Instagram unuavice.
C-ino Piccinini reprezentas Feminisman Esperantan Movadon en la Forumo kaj kunlaboras kun la redakcio de “Heroldo de Esperanto”; por transpreni la redaktadon de la tria paĝo en ĉi-lasta ŝi staĝos ĉe la Helvetia Esperanto-Domo en julio 2026. Pli frue ŝi deĵoros tutan monaton en la Skandinava Esperanto-Domo, kadre de patrolo de Civila Esperanta Servo.
En la kariero de la nova vickonsulo gravas ankaŭ ŝiaj rilatoj kun orienta Pollando kaj suda Italio, estante duone pola kaj duone itala, sed ankaŭ kun Kastilio, kie rezidas ŝia patro kaj ŝiaj fratoj. Organize ŝi estas formita en la politika movado Amnestio Internacia, en kies itala sekcio ŝi okupas gravan postenon; rimarkinde, la unua ĉelo de AI sur la iberia duoninsulo estis fondita de esperantisto, sacerdoto Manuel Casanoves (prezidonto de Internaciaj Floraj Ludoj) en Barcelono, 1961.
Viviana Piccinini estas aprezata ankaŭ verke, prelege kaj teatre: ŝi debutis per la rolo de la deŭteragonisto en la premiero de “Sur la fina benko”, aŭtorita de Giorgio Silfer, dum la 14a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, aŭgusto 2025, per la reĝisorado de Rolando Giancola.