HeKo jam dekjara

HeKo 385 5-C, 25 mar 09

Ĉi-semajne antaŭ dek jaroj aperis la unua numero de HeKo, sub la redakto de Judit Felszeghy, tiama direktoro de LF-koop. La retbulteno fakte apartenis al LF-koop, kiu la 2an de junio 2001 donacos ĝin al la Esperanta Civito.

Negativa rekordo de la UEA-membraro

HeKo 384 9-A, 20 mar 09

La nombro de individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio en 2008 falis al 5.702, kun ronda perdo de kvin procentoj kompare kun 2007 (6.011). “Tio estas la plej malgranda nombro post la Dua Mondmilito. La antaŭa malrekordo estis 5.713 en la jaro 2002” publike rimarkis Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kiu plu komentariis:

Ferma lekcio en la Torina Universitato

HeKo 384 8-B, 17 mar 09

Laŭ invito de la katedrulo (prof. Fabrizio Pennacchietti) c-ano Giorgio Silfer fermos la semestron pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino per lekcio dediĉita al la esperanto-literaturo. “Lectio ultima” okazos en la itala, lundon la 23an de marto je la 8h15, ĉe la beletristika fakultato, en la salono 1 de strato Giulia di Barolo.

LF eniris sian 40an jaron

HeKo 384 6-B, 12 mar 09

La kvardekan jarkolekton de “Literatura Foiro” markas la belaspektaj kovriloj de Leonora Gonzalez el Meksiko, kiuj estas ligitaj kun la 150-jariĝo de Zamenhof. En ĉiu numero de 2009 eseo de elstara esperantologo omaĝos la datrevenon de la Majstro. En la ĵusa, februara numero estas tiu de Carlo Minnaja pri Zamenhof la verkisto.
 

Se vi havas francan pasporton

HeKo 384 5-C, 9 mar 09

Le consortium de la Cité espérantienne cherche un(e) citoyen(ne) français(e) pour un CI-MRA de 20 heures par semaine. Lieu de travail: Paris, avec voyages aussi à Bru xelles, Lu xembourg, Strasbourg, Genève. Figure professionnelle: responsable en relations publiques.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.