La sesa Heroldo en 2010

HeKo 438 1-B, 19 maj 10

Printempo en Eŭropo alportas tutan vicon da asembleoj kaj kongresoj — jen raporte jen enkonduke la numero 2155 (6:2010) de “Heroldo de Esperanto” proponas panoramon pri kulturcentroj kaj pri la du plej gravaj kongresoj (fervojista kaj eŭropisma); apud la kondolencoj pri la morto de pastro Duilio Magnani (tre kortuŝa venas el Kongolando).

PIV2 pirate enretigita

HeKo 437 6-A, 14 maj 10

Plena Ilustrita Vortaro (la Varingjena, 1970) estis pirate represita en Irano antaŭ trideko da jaroj. Plena Ilustrita Vortaro 2 (la Duka, 2002) estas pirate enretigita kaj plu deŝutebla el la reto, se vi havas multe da libera tempo kaj senpaga papero — kio plej ofte estas la kazo de dungitoj en publikaj administracioj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.