Interlingvistika rendevuo en Tokio
C-ano Giacomo Comincini, prezidanto de Centro di Interlinguistica, estis hodiaŭ akceptita en Sofia-Universitato, la plej antikva katolika akademio de Tokio, fondita de Pio la 10a en 1906. Gastigis lin prof-ro Kimura Goro Christoph, docento pri germanaj studoj kaj fama nipona interlingvisto.