UN-Tago - unu Esperantio, tri sintenoj

HeKo 583 6-C, 26 okt 15

La traduko kaj dissendo fare de Universala Esperanto-Asocio ne altiras la atenton al la hodiaŭa mesaĝo de Ban Ki-Mun, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, pro sia enhavo, politike je malalta profilo (kulpas la jubilea karaktero: UN festas sian sepdekan datrevenon), sed jes pro la sinteno de UEA, respektive aliaj supernaciaj subjektoj en Esperantio, vidalvide al UN.

En Milano dum jubilea festo premieros la represo de HEL

HeKo 582 9-B, 17 okt 15

La represo de “Historio de la esperanta literaturo” premieros en Milano, 13 novembro 2015, okaze de la ora jubileo de la esperantiĝo de unu el la du aŭtoroj, c-ano Giorgio Silfer. La festo, kun prezento de la enhavo de la libro, disvolviĝos ĉe Milana Esperanto-Klubo. Bedaŭrinde la 75-jara (ĉar denaskulo) c-ano Carlo Minnaja ne povos ĉeesti apud la “50-jara” (memlerninto) kunaŭtoro.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.