Altkvalita literatura kafejo en Budapesto

HeKo 596 3-B, 18 mar 16

La prezidanto de la Esperanta PEN, Bertil Nilsson el Svedio, hieraŭ gastis ĉe la literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, kunlabore kun Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. La konekton al la temo donis libro pri jogo  ĵus eldonita en esperanto.

C-ano Nilsson klarigis ke ekzistas multaj specoj de jogo, ĉu mense ĉu fizike praktikataj. La temo kondukis al prezento pri du hindaj kredoj: la budhisma kaj precipe la kriŝna.

El la publiko, ne multnombra sed altkvalita (interalie d-roj Bujdosó, Márkus, Nanovfszky, Wacha), leviĝis multaj interesaj demandoj, al kiuj la verkisto donis trafajn respondojn.

Estas bedaŭrinde ke budapeŝtanoj ne profitis pli multe la kelktagan restadon de tiel klera gasto, eventuale ankaŭ por demonstri al li la hungaran gastamon, tiel faman dum la pasinta jarcento.

Komentoj

C-ano Bertil Nilsson

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h44

Mi havas absolute nenian kaŭzon esti malkontenta pri la hungara gastamo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.