Heroldo kompleta por 2014, kaj ekis por 2015
“Heroldo de Esperanto” kompletigis la jarkolekton 2014 (dek sep numeroj) kaj ekis per la unua numero de 2015. Nelojala konkurenco insistas ke HdE mortis, sed la faktoj dementas la kutiman litanion, kies fuŝaj kantoroj estas Kalle Kniivilä aŭ Gian Carlo Fighiera.