Geaktoroj lernas esperanton en Andaluzio

HeKo 586 2-B, 28 nov 15

Sukcesa realigo de la ĵusa intensiva A-kurso, organizita de Esperanta Naturamikaro en la Esperanto-Domo de Malago, 24-28 novembro 2015. Laŭ propra metodo, bazita sur la Ekzercaro de la Fundamento, instruis prof. Giorgio Silfer.

“La klaso konsistas el maksimume kvin personoj, kaj la kurso daŭras kvin sinsekvajn tagojn, po tri horoj matene” klarigas c-ano Silfer. “La rezultoj estas brilaj: eĉ la lingve malpli dotitaj personoj konvinkiĝas pri la facileco de esperanto, efektive komprenas kaj ankaŭ paroletas fine de la kurso.”

Ĉi-foje partoprenis la intensivan kurson ankaŭ du geaktoroj rezidantaj en Malago: Pedro Carrillo kaj Therese Bauer. Ili lernis nian lingvon interalie por roli en la unuakta dramo “La butiketo de l” juvelisto”, kies premiero estas planita en Budapeŝto dum ARTE (Arta Renkonto Transnacia en Esperanto) en aŭgusto 2016.

La provoj komenciĝos venontsemajne. Oni esperas ke la koncernatoj formos propran ensemblon: almenaŭ la nomo jam pretus — Teatro de la Vego (laŭ la strato kie situas la Esperanto-Domo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.