Du establoj sin prezentos en la Virtuala Movada Foiro
Literatura Foiro kaj Esperanta Naturamikaro partoprenos la 6an Virtualan Kongreson de Esperanto, rete organizatan de UEA komence de decembro, por prezenti sian historion, aliron kaj agadon.
Literatura Foiro kaj Esperanta Naturamikaro partoprenos la 6an Virtualan Kongreson de Esperanto, rete organizatan de UEA komence de decembro, por prezenti sian historion, aliron kaj agadon.
Sen. Anna Bartek kaj c-ano Georgi Mihalkov, prezidanto respektive vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo, interkonsiliĝis hieraŭ en Budapeŝto kun c-ano Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj: la temoj estis Landa Fremdlingva Biblioteko, kie situas la fama Fajszi-kolektaĵo, kaj la 7a Danuba Esperanto-Rendevuo dum Pentekosto 2026.
La 7an de oktobro okazis, sub la prezido de c-ano Stan Keable, la monata kunsido de Kultura Centro Esperantista, la unua post la pasintmonata plivastigo de la komitato.
Disvolviĝas en Kvinkirko (Hungario) la 63a konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kiun Kultura Centro Esperantista partoprenas kiel reprezentanto de esperanto, la sola ekzamena lingvocentro kie oni testadas pri ĉiuj niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR): KCE membras en ALTE laŭ delego de la Esperanta Civito, konforme al direktivo Mühlemann.
Por kongrui kun la artikolo 28 de la Konstitucio de la Esperanta Civito kaj konforme al Lex Argentaria, Pro Esperanto ekde nun aplikas la principon “Cuius adiutorius non eius directorius” (Kies dungito ne ties dunginto).
Por dudek estraranaj postenoj estis dudek ok kandidatoj en la Konferenco de Neregistaraj Organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, fine de oktobro 2025 okaze de la ĝenerala Asembleo de ĉi tiu sendependa, internacia membrara asocio fondita en 1948 kiel INRO kun ĝenerala konsulta statuso ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN.
Karaj legantoj,
Kun granda ĝojo ni prezentas al vi la novan, 338an numeron de Literatura Foiro. Kiel kutime, ĉi tiu numero surprizas nin per riĉeco kaj diverseco — interplektado de literaturo, kulturo, historio kaj socipolitikaj pripensoj.
British Council, la ekvivalento de UEA sed por la angla lingvo, estas perdanta kvindek milionojn da pundoj jare, kaj ekvendanta sian proprieton, inkluzive de kvardek domoj tra la mondo kaj eĉ art-kolekton el naŭ mil pecoj (evaluitan je ducent milionoj).
Kiel indikas la kolofono, “Publikigo de komento en HeKo estas rajto por esperantaj civitanoj kaj paktintaj establoj, laŭdiskrecia por la ceteraj; pri la enhavo de komentoj responsas ekskluzive la koncernaj aŭtoroj.” La publikigon laŭ diskrecio decidas la redakcio, konsistanta en c-anoj Giacomo Comincini, Alessio Giordano, Giorgio Silfer.
La redakcio de Arcadia, raŭmisme orientita kultura platformo por la itallingva legantaro, hodiaŭ kunsidis dum du horoj por profiti la asiston de socireteja manaĝerino.
Komitatano Rob Moerbeck dissendis al sia kolegaro en la Universala paroladon de la nederlanda eksministro Jan Pronk, pri kiu evidente li konsentas, invitante al sidprotestoj pro genocido en Gaza.
La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) kunsidos 9 novembro 2025 en Belinzono, kie rezidas la honora prezidanto de la kooperativo, d-ro Tazio Carlevaro: ĉefa temo estos la situacio de la produktado, kie anonciĝas interalie nova produkto, nome relanĉo de “Esperanta Sogazeto” (ESG) en 2026, sed kiel podkasto.