Liverita la reformopropono de direktivo Mühlemann

HeKo 895 3-C, 28 nov 25

Pli kaj pli longa la tagordo de la Foruma sesio 2025: la Konsulino ĵus anoncis proponon de amendoj al direktivo Mühlemann kun aplika reglamento; jam preta de pluraj monatoj, kun granda malfruo la propono fine estis liverita (de c-ano Giacomo Comincini, delegito de “Literatura Foiro”) ĝuste en la lasta tago. La telematika Forumokonsulto tuj komenciĝis, kaj daŭros ĝis 27 decembro 2025.

Pri la propono sin esprimis jam komence de majo la Asembleo de KCE (HeKo 872 7-B), al kiu estas konfidita la tuta administrado de LTSEC, LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Tiam manifestiĝis perpleksoj, interalie pro la abrogacio de la artikolo pri la ekvivalenteco de la diplomoj akiritaj diversloke antaŭ 2006, kun kontraŭpropono tamen ne registrita en la ĵus liverita teksto.

La proponinto de la direktivoreformo povas inkludi amendojn (el la KCE-Asembleo aŭ novajn) okaze de la Forumokonsulto; sen inkludo eblos ankoraŭ amendi dum la Parlamenta sesio, 29 decembro 2025 en la Milana metropolo.

— KCE-forumano

Komentoj

Alessio Giordano

28a Nov 2025 Ven - 09h01

La aktuala direktivo, art. 3, tekstas: “Ĉiu persono posedanta diplomon pri esperanto, akiritan antaŭ la instalo de la unua ekzamena komisiono laŭ LTSEC, rajtas peti la ekvivalentan LTSEC-diplomon, kunsendante fotokopion de sia diplomo al KCE”.

Tio signifas, ke la ekvivalentigo funkcias nur se la diplomo estis akirita antaŭ 2006.

Lingvaj diplomoj ne perdas validecon aŭtomate – ekzistas tamen esceptoj, kiel por la anglaj TOEFL kaj IELTS, kiuj daŭras nur 2 jarojn –, kaj multaj lingvoekzamenaj institucioj (kiel Cambridge, DELF/DALF, aŭ Goethe-Institut) konsideras ilin principe dumvivaj. Tamen, la diplomoj averaĝe perdas sian valoron post 2/3 jaroj se temas pri akademiaj aŭ instituciaj konkursoj, almenaŭ en Eŭropo. En Italio la Universitato de Padovo akceptas B1-diplomon ĝis maksimume du jaroj post ĝia akiro, B2 ĝis tri, C1 ĝis kvar, C2 ĝis kvin;  por la akademia jaro 2025/26, la Universitato de Ĝenovo akceptas nur diplomojn akiritajn ekde la jaro 2023; tiu de Trento ĝis antaŭ kvin jaroj.

Ankaŭ en Svislando ekzistas similaj reguloj, la ETH-Instituto en Zuriko akceptas C-diplomon en la germana nur se akiritan ne pli malfrue ol du jarojn.

La situacioj varias, sed ĝenerale neniu ekzemplo superas la jardekon, dum KCE agnoskas diplomon nur se akiritan (almenaŭ) antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, kaj ne tiujn akiritajn dum ekz. la lasta jarkvino. Konsentite ke la lingva panoramo en Esperantio estas malsama al tiu de la makrokosmo, kaj simile pri la labormerkato, tamen se la nuna direktivo agnoskas diplomojn akiritajn ĝis antaŭ dudek jaroj, spite la efektivan lingvokonon, mi supozas ke tion motivas ankaŭ financaj kialoj. Do se tiel, kiel mi jam proponis dum la menciita Komitat-kunsido de KCE, anstataŭ entute forigi la artikolon aŭ prokrastigi la limdaton du/tri jarojn, kial entute ne elimini la limon kaj ekvivalentigi ankaŭ lingvodiplomojn ĵus akiritajn, kondiĉe ke la ekzamenoj okazis laŭ la postuloj de KCE? – en ĉeesto k.s.

HdE-forumano

28a Nov 2025 Ven - 10h19

Ni estas jam en la fazo de Forumokonsulto. La debato ne okazas ĉi tie, sed nur en la diskutlisto forumo@, la sola ejo kun jura valido kaj politika valoro ĝis la Parlamenta sesio. La forumanoj ne havas la devon legi komenton en HeKo, sed jes en forumo@; kaj se iu el ili ne legas en forumo@, li ne rajtos poste plendi aŭ eĉ peti senvalidigon de voĉdono (por preventi troladon: pri la uzo de pronomo diktas la artikolo 0 de la Foruma reglamento).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.