Limdato por liveri proponojn por la Parlamenta sesio

HeKo 894 7-C, 24 nov 25

Liveri proponojn de leĝo aŭ direktivo (inkluzive amendon de ekzistanta) eblas nur ĝis la 27a de novembro, konsidere ke la 28a estas la lasta tago dum kiu la Konsulino povas deklari la proponon ricevebla kaj anonci ĝin por senatokonsulto aŭ forumokonsulto, kiuj ĉesus la 28an de decembro 2025: mankas entute nur kvar tagoj.

Ĝis hodiaŭ entagordiĝis proponoj de direktivo (unu, AEI) kaj rezolucio (unu, HdE) ĉe la Forumo, plus du proponoj de rezolucio (Kagina-Bartek, Martinelli) ĉe la Senato. Aliaj normigaj kontribuoj estis diskutitaj diversloke (ekzemple en la asembleoj de FEM kaj de KCE), sed neniam transformitaj al liverpreta propono.

Rezolucioj, rekomendoj, deklaroj ne bezonas la tridek-tagan telematikan konsulton.

— vk internaj

Komentoj

C-ano Rubeno Fernandez

10a Dec 2025 Mer - 12h37

Ŝajnas al mi, ke ĉi tiu limdato validas nur por direktivo-proponoj.

Lau la Foruma Reglamento (art. 8.2) la kunvoko kun tagordo ja devas atingi la forumanojn “almenaŭ tridek tagojn antaŭ la kunsido”. Tamen la Senata Reglamento (art. 9.2) postulas nur dek tagojn. 

Se la Parlamento kunsidos la 29an de Decembro, tio signifas, ke la kunvoko kun oficiala tagordo estas sendebla ankorau la 19an de Decembro.

Konsiderante, ke nur la Konsulino fiksas la limdaton de senatokonsulto (art. 28.2), ke tiu limdato povus esti nur 24 horojn kaj ke esprimoj kiaj “ene de 10/30 tagoj” fiksas nur maksimuman prokraston sed ne minimuman atendon, teorie la Konsulino povus ankorau la 18an de Decembro ricevi leĝoproponon, anonci ĝin al la Senato, publikigi ĝin kaj lanĉi 1-tagan senatokonsulton, ĉion en la sama tago.

Certe tiu interpreto de la Reglamento estus politike kritikata, sed ĝi eblas, ĉar la teksto diras “ene de 10/30 tagoj post…” kaj ne “10/30 tagojn post…”. Tial mi ĉiam diris, ke la Reglamento estas modifenda kaj ke nia normaro donas tro da povo al Konsuloj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.