Komitato Armand pri kazo en Flandrio
Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) malfermis dosieron pri la kazo de pli ol 70-jara belga ŝtatano (sen la esperanta civitaneco), kiu sidis en prizono apud Gento de 17 decembro 2007 ĝis 1 februaro 2008, en stato de preventa mallibero, kaj estas nun ekster la prizono en stato de limigita libero, atende al la eventuala proceso.