LF: finita la 39a jarkolekto!

HeKo 377 2-B, 17 dec 08

Per fina omaĝo al Bulgara Esperanto-Teatro (al kiu estis dediĉitaj la kovropaĝoj tra la tuta jaro) ekas la lasta numero de la 39a kolekto de “Literatura Foiro” (decembro 2008). Le Clézio, Nobel-laŭreato, debutas en nia lingvo, per traduko de Perla Martinelli.

LF aperigas plian prelegon el la ĵurnalista kongreso en Vilno: ĉi-foje temas pri Josip Pleadin. Efektive la gazetoj de LF-koop estis la plej atentaj pri tiu unika kongreso. Geraldo Mattos proponas pensovekan studon pri la uzo de preterito en la participoj.

Du aŭtorinoj kontribuas per interesaj rakontoj: Lena Karpunina kaj la debutanta Elena Popova. Pluraj recenzoj pri libroj, sed ankaŭ filmo kaj muzika produktado. Ne mankas kondolenca artikolo (pri Bernard Golden) kaj gratula (pri la 50-jariĝo de la nuna ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski). La revuo fakte lasas spacon al novaj verkistoj, tiel konfirmante sian alvokiĝon de plej longdaŭra kultura periodaĵo en Esperantio: ĝi ja eniros sian 40an jaron, sen ajna paŭzo dum kvar jardekoj — unika kazo por nia lingvo, tre malofta en aliaj kulturlingvoj.

“Literatura Foiro” estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. La jarabono 2009 kostas 36 eŭrojn (rabatoj laŭ la rezida lando por la abonantoj kiuj havas la esperantan civitanecon). Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.