Heroldo-suplemento por niaj familioj
La septembra numero de “Heroldo de Esperanto” superos la tradician formaton de kvar A3-paĝoj: ĝi enhavos du pliajn paĝegojn, rezervitajn al nova, sesmonata suplemento. Temos pri “Gepatra Bulteno : por la esperanto-familioj”.