Financaj krizoj (en la Universala dum la lastaj jaroj, en la Junulara ĉi-jare) kondukis al la malapero de la stabo en UEA/TEJO: krom eraro, rezistos nur la direktoro, kiu eĉ ne loĝas en Roterdamo. Entute, ekde Novjartago 2023 nur unu el dek tri (ok de UEA, kvin de TEJO), inter dungitoj (partaj kaj plenaj) kompare kun la 2010aj jaroj.
La du asocioj (teorie sendependaj, praktike simbiozaj) evitus la bankroton danke al la vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kaj la adjudiko de siaj servoj al eksteraj establoj (publikaj kiel Aŭstria Nacia Biblioteko, privataj kiel E@I). Oni rimarku ke por 2022 UEA probable ne ricevos de la nederlanda ŝtato la eksterordinarajn subvenciojn pro la pandemio, kiuj bonŝance garantiis ekvilibron al la spezkalkulo de 2021.
TEJO petis helpon de Esperantic Studies Foundation en Usono, sed ties ĉiama prezidanto prof. d-ro Humphrey Tonkin respondis negative. Ankaŭ Societo Zamenhof deklaris nur trefe (briĝistoj komprenu). Se UEA eĉ ne donus kontribuon por pagi la salajron (de tridek mil eŭroj jare) al la persono preparanta la grandiozan retejon kiu ŝajne kostis jam centmilon, eble ĝi restos kaj sen retejo kaj sen TEJO.
Ĉu la Esperanta Civito helpus por kovri la ĉi-jaran deficiton de la Junulara (kvindek mil eŭroj)? “La aliĝo al la Pakto estas fundamenta kondiĉo por ricevi financan helpon, laŭ la subsidua principo karakterizanta nian konsorcion, fakte konfederacion” respondas la prokuristo de fondumo Pro Esperanto. Intertempe la Civita stabo pli kaj pli kreskas, deĵore kaj volontule.