IJK sen kongresanoj kaj sen provianto?

HeKo 793 2-A, 21 aug 22

Oficiala statistiko anoncas pli ol ducent kvardek aliĝojn al la Internacia Junulara Kongreso okazanta en Nederlando, sed en la kampara kongresejo, izolita je pluraj kilometroj de urbo aŭ vilaĝo, promenas ne pli ol duono. Tiel klarigas la kongresa kuriereto:

“Serĉante inter la agordoj de la reta programo mi trovis misteran butonon “Montri nepublikajn programerojn”. Kaj jen: en Kunsidejo, Lernejo kaj Scenejo dum la tuta semajno sin kaŝas partoprenantoj, okupiĝante pri strangaj projektoj anstataŭ pli grava agado kiel naĝado aŭ esperantigo de vestaĵo.”

Efektive ne nur partoprenantoj, sed ankaŭ proviantoj sin kaŝas: kiel vespermanĝon oni ricevas nur supon (fakte buljonon) kaj unu kvadratan paneton, ŝmireblan (sed ne ĉiam) per marmelado. Kiu povas, tiu biciklas tridekon da kilometroj por aĉeti manĝaĵojn.

Malsati dum nederlanda TEJO-kongreso tamen estas antikva tradicio: kiuj spertis la roterdaman en 1967 kaj la aŭsterlican dek du jarojn poste, tiuj memoras pri manko de nutrado. Ne hazarde Austerlitz estis rebaptita Auschwitz de tiamaj gejunuloj…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.