Borsa analizo de Esperantio, januaro 2018
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
Kiel promesis LF-koop, en 2018 ĉiu numero de la dumonata “Literatura Foiro” havos 64 anstataŭ 56 paĝojn, entute 384, tamen sen altigo de la abontarifo. Kaj la unua numero (291, februaro 2018) estas ĵus liverita al la presejo.