Gravaj rendevuoj kun burundiaj aŭtoritatoj

HeKo 699 3-C, 6 jan 19

Dum sia trisemajna restado en Burundio, krom gvidi la 5an Afrikan Esperantologian Semajnon, prizorgi lingvotestadon kaj partopreni la unuan zamenhofan feston de islamaj esperantistoj, la Konsulo havis diversajn rendevuojn kun enlandaj aŭtoritatoj, akompanate de la Unua Vickonsulo.

Inter ili estas menciindaj almenaŭ tiuj ĉe ministro pri transportoj kaj teritorio (lige kun la koncesio de tereno), ĉe la ĝenerala sekretario en la ministerio pri edukado (rilate la instruadon de esperanto en lernejoj) kaj ĉe la rektoro de grava privata universitato (el kiu fontis interalie la propono organizi kurson pri interkulturaj demandoj kaj esperanto).

Okazis ankaŭ vizitoj en diversaj urboj, inkluzive de Rumonge kaj Nyanza-Lac. En la unua, rapida vizito, ne aperis elementoj kiuj povus dementi la raporton de la Afrika Komisiono de UEA pri loka infrastrukturo. En la dua konfirmiĝis la orientiĝo favora al investo en Buĵumburo mem.

La raportoj pri tiuj vizitoj estos traktataj dum la morgaŭa kunveno de la Kapitulo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.