HeKo 699 2-C, 5 jan 19
La 4an de januaro 2019 la Konsulo deprenis la delegon donitan al c-ano Libéré Mudende, kadre de la Kapitulo, kies membro li do ne estas plu.
Ekde la 7a de januaro c-ano Abasi Nshimirimana estos la nova vickonsulo pri socialaj aferoj. Li okupiĝos specife pri dosieroj kaj projektoj rilate la Trian Mondon.
Parlamentano (delegito de IEK en la Forumo), 25-jaraĝa, c-ano Nshimirimana estas la unua islamano kiu eniras la ekzekutivon de la Esperanta Civito. Li estas ankaŭ unu el la tri reprezentantoj de KCE en la Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto (la ceteraj estas gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer).
La 7an de januaro la Kapitulo kunvenos en Buĵumburo.