De aŭgusto ĝis jarfino 2025 la unua EIE-kurso
Post la pasintjara eksperimenta semajno pri bibliotekologio, kun fokuso al katalogado, kun mag. Rubeno Fernández kiel docento, la 5an de aŭgusto 2025 startos la unua semestro de esperanto-literaturo, zorge de la gvidanto de la koncerna katedro ĉe Esplora Instituto de Esperantologio en Ĉaŭdefono.