Literatura Konkurso Abritus EKRA 2014
Ĉiujare Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado (Bulgario) anoncas jam tradician Internacian literaturan konkurson ABRITUS, por originala esperanta poezio kaj humuro.
La membrecon en Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) atestas la posedo de almenaŭ unu kooperativa akcio (france: part sociale), je valoro de ducent svisaj frankoj.
Rajtas aĉeti kooperativajn akciojn, krom tiuj kiuj jam estas kooperantoj:
a) la membroj de la stabo de LF-koop (ekzemple la konstantaj kunlaborantoj de la gazetoj);
La nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio estis intervjuita de “La Ondo de Esperanto”. Giorgio Silfer, kiel privata leganto, afiŝis la suban komentarion.
Sen. Dieter Rooke ne apelaciis kontraŭ la verdikto de la Kortumo, kiu agnoskis lin kulpa pro la delikto de korupto. Lia viktimo estis c-ano Marek Bamberski, kun la atesto de c-ano Andrzej Nawrocki. Konsekvence la verdikto iĝis definitiva, kaj la Senato voĉdonos pri la deviga demisio laŭ la art. 6 de la Reglamento.
La unua numero de “Literatura Foiro” post la forpaso de Ljubomir Trifonĉovski estas omaĝo al la karmemora ĉefredaktoro. Tamen ne temas pri aro da nekrologoj, kvankam emblemas funebra soneto de Nicolino Rossi, la oracio de Giorgio Silfer kaj laŭdacio de Julian Modest. Preskaŭ ĉiuj redakcianoj kontribuis per eseo aŭ prozaĵo, memore pri sen.
Plia verdikto malfavora al sen. Dieter Rooke, post tiu de la Kortumo, kiu 30 decembro 2013 agnoskis vera la akuzon pri korupto kontraŭ lia persono. Ĉi-foje tamen ne temas pri instanco interna al la Esperanta Civito, sed pri ekstera svisa tribunalo.