Ankaŭ esperanto meritus literaturan Nobelon

HeKo 682 8-B, 23 jun 18

“Delonge mi ne vidis tiel viglan debaton en PEN Internacia: vi ĵetis ŝtonegon en marĉon” diris al c-ano Giorgio Silfer unu el la partoprenintoj en la Asembleo de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, okazinta ĉi-vespere en Bielo (Svislando), fine de la jara internacia konferenco. “Ŝajnis reveni al la studentaj tempoj” eĥis alia, tute kontenta.

Literatura kafejo en Budapeŝto kun la paro de Sezonoj

HeKo 682 2-B, 15 jun 18

La venontan monaton, precize la 19an de julio, ges-roj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov gastos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, por prezenti sian lastan verkon: “Nia diligenta kolegaro”. Bonvenigos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo. Kiel kutime la literaturan kafejon aŭspicios Esperanta PEN-Centro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.