La regio forlasas la domestran sistemon

HeKo 537 2-C, 27 jul 13

Ekde 1 septembro 2013 ne plu ekzistos domestroj por la nemoveblaĵoj flegataj de Fondumo Pro Esperanto kiel regio: tiu ofico estas definitive forviŝita, post tutjara eksperimento. Post konsultiĝo kun la proprietuloj aŭ iliaj ĉefaj reprezentantoj, la regio decidis reveni al la sistemo de deĵorantoj, ĉerpitaj el la stabo selektita de LF-koop.

UEA-celdeklaro ne deklaracia

HeKo 536 7-A, 22 jul 13

Kvankam ekde ĉi tiu semajno Universala Esperanto-Asocio havas novan “strategian laborplanon”, ni rajtas supozi ke la “celdeklaro” komence de la antaŭa daŭre validas. Tiu celdeklaro konsistis el kvar punktoj. Neniu el ili kontentigas raŭmistojn. Ni vidus ilin kiele kaj kiale.

Muzika kulturo en LTSEC

HeKo 536 2-B, 15 jul 13

Nur unu kanto, “La Espero” (oficiala himno de la Esperanta Civito kaj tradicia himno de la tuta esperantistaro), estas konenda ekde la A-nivelaj ekzamenoj, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Tion indikis la komisiono pri muzika kulturo kunordigata de c-ino Perla Martinelli, en sia hieraŭa kunveno ĉe la Esperanto-Domo de KCE en Svislando.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.