Raŭmistoj honoris Eŭgenon de Zilah per simpozio

HeKo 769 8-B, 19 aŭg 21

Kultura Centro Esperantista organizis ĉi-semajne en Ĉaŭdefono simpozion honore al Eŭgeno de Zilah, kun realaj ĉeestantoj kaj telematikaj kuplitoj: partoprenis personoj el tri kontinentoj, interalie du vickonsuloj de la Esperanta Civito kaj du estraranoj de la Universala. Aparte aprezaj pri la alta nivelo de la prelegoj estis la vortoj de UEA-vicprezidanto, s-ro Trezoro el Popola Ĉinio.

TEJO surprizite malkvietas pro la "Fina Vendo"

HeKo 769 5-A, 16 aŭg 21

Manke de la Fina Venko, la fina vendo de la sidejo de la Universala en Roterdamo surprizis la Junularan. “En la estraro [de TEJO] ni jam longe aŭdis “klaĉojn”, sed la koncernan dokumenton ankaŭ ni vidis nur en aŭgusto. Ne estis oficiala komuniko al la TEJO-estraro antaŭ la sendo de tiu dokumento al komitatanoj” konfesas unu el la TEJO-estraranoj.

Julian Modest nova PEN-prezidanto

HeKo 768 6-B, 9 aŭg 21

Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro; lin elektis la Asembleo, kiu fizike kunvenis ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, krome kun la skajpa partopreno de c-ano Carlo Minnaja. Julian Modest estas unu el la plej fekundaj prozistoj dum la sesa periodo de nia literaturo, periodo kiun Giorgio Silfer konsideras arkivebla ekde 2020.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.