Instruado karakterizis la duan tagon de NAKSE

HeKo 796 8-B, 5 okt 22

C-ano Alessio Giordano per kurso por progresantoj, sen. Marie-France Conde Rey pri metodikaj spertoj en Afriko, sen. Lorena Bellotti pri lingvotestado kunlabore kun ALTE: la hodiaŭa tago de NAKSE estis karakterizita de instruado.

Aldone sen. Giorgio Silfer gvidis studgrupon pri la originoj de la esperanta literaturo, komparante ilin al tiuj de aliaj literaturaj lingvoj. Estis emfazita la slava influo, precipe pola kaj rusa.

Post interŝanĝo de donacoj, la Civitaj geparlamentanoj kaj aliaj gastoj estis akceptitaj de la urbestro de Rozoj en la moderna konsilia salono, ideala por la baldaŭa sesio. Ĉeestis senatanoj el Bulgario, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Svedio kaj Svislando.

Vespere sukcesa recitalo de Anjo Amika, kiu interalie prezentis novan tradukon de “Bela, ĉaŭ!”. Tuj poste c-ano Antonio Vidal anoncis la itineron elektitan por la tut-taga naturamika ekskurso, kiun li gvidos.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.