Italio kun majoritato sen plimulto?

HeKo 795 8-E, 20 sep 22

Jam dum la pasintaj elektoj al la Parlamento de la Itala Respubliko (marto 2018) ĉesis la dupoluseco kiu karakterizis la politikan sistemon dum la antaŭaj dudek kvin jaroj. Tiu alterno de centro-dekstro (aksita je la movado de Silvio Berlusconi, Ek Italio!) kaj centro-maldekstro (pli kaj pli gravitanta ĉirkaŭ la Demokrata Partio) ne plu eblis pro la sukceso de la nova Kvinstela Movado, kies inspirantoj estis fama komika aktoro kaj lia informadika guruo, forpasinta intertempe. El tio sekvis tre heterogena koalicio (kiu praktike ekskludis nur la ekstreman dekstron), tamen kun katolikoj en la gvidaj postenoj de la ŝtato.

Okaze de la elektoj dum la venonta dimanĉo (koincide kun la izraelida novjartago) proponiĝas des pli frakciita panoramo, tamen kun retrovita dupoluseco, ne taktika sed strategia: por kaj kontraŭ la nuna Eŭropa Unio.

En tia kunteksto la maldekstro praktike kompaktiĝis ĉirkaŭ unu partio, la demokrata, historie postkomunista sed gvidata de eksa kristandemokrato, Enrico Letta: ĝiaj aliancanoj (verduloj, postmarksistoj, diversaj laikoj) estas ne pli ol flankemuloj, plejparte destinitaj resti ekster la Parlamento pro la nuna balotsistemo. La 25an de septembro probable la itala maldekstro kompaktiĝos en unu parlamenta grupo.

Pli stranga la stato de la dekstro, kiu dum la finiĝanta mandato estis dividita por la (mal)apogo al la registaro, laste gvidata de Mario Draghi (edukita ĉe jesuitoj), kaj sojle de la nova mandato estas dividita inter la suverenistoj de Giorgia Meloni (la itala Marine Le Pen) kaj Matteo Salvini, unuflanke, kaj la strasburgema Ek Italio!, gvidata de prezidinto de la EU-Parlamento.

La granda venkito en la baloto plej verŝajne estos la movado de Berlusconi, kies voĉojn ronĝas liaj aliancanoj kaj nova centrisma partio. Pro la suverenisma insisto de la postfaŝista Meloni kaj la pseŭde secesia Salvini (geamikoj de la hungara ĉefministro) mi ne ekskludas ke la dekstra koalicio gajnos la majoritaton, sed samtempe la “eŭropistoj” konsistigos tre heterogenan plimulton, kun la partio de Letta kiel plej forta.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.