Arĥivu vian Skajpo-historion!
La 5an de Majo 2025 ĉesos funkcii la videokonferenca servo Skype de Microsoft, post pli ol dudek jaroj da funkciado.
La 5an de Majo 2025 ĉesos funkcii la videokonferenca servo Skype de Microsoft, post pli ol dudek jaroj da funkciado.
Kooperativo de Literatura Foiro havos sian ĝeneralan Asembleon postmorgaŭ en Ĉaŭdefono, por analizi la rezultojn de la pasinta jaro kaj aprobi la novan trijaran laborplanon, kun tre interesaj iniciatoj. La kooperativo, kies honora prezidanto estas d-ro Tazio Carlevaro, estas gvidata de gec-anoj Marc Hiltbrand, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Por tiuj, kiuj eble mem jam pripensis tian ideon, mi povas proponi VEČ LATINŠČINE, libron aperintan antaŭ verŝajne jam dudek jaroj, se ne jam pli frue. Tie estas bone traserĉita la vojo, kial kaj kiel la lingvo latina, kiu estas mem tre bona argumento ankaŭ por Esperanto, fine »mortis« en la senco de praktika parolata kaj skribata tuteŭropa lingvo,
Post la lastjara eksperimenta kurso pri biblioteka katalogado, kies valora docento estis magistro Rubeno Fernández, la unua kompleta semestro de Esplora Instituto de Esperantologio en Ĉaŭdefono estos dediĉita al la esperanta literaturo, kun komenco 5
Se vi deziras partopreni telematike la 11an Lingvan Kolokvon de Kultura Centro Esperantista, 1-4 majo 2025, bonvolu komuniki vian intencon per aliĝo al la evento tra Esperanta Kulturservo.
La milito post la agreso al Ukrajno daŭras jam pli ol tri jarojn. Neniu el la du partioj povas venki, nur daŭrigi ĝin en la iluzio ne malvenki sen honoro. La daŭrigo povas signifi riski trian mondmiliton. Ukrajno eliros el la konflikto pli malriĉa kaj detruita. Ĉu eblas haltigi la konflikton?
La Komitato de Itala Interlingvistika Centro estas kunvokita al ordinara kunsido en Ĉaŭdefono, ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, 1 majo 2025: la plejmulto jam konfirmis sian fizikan aleston, al kiu aldoniĝas tiu de la vicprezidanto de LF-koop, invitita por la unua tagordero; por la aliaj eblos telematika partopreno.
En la oficiala retejo de Sennacieca Asocio Tutmonda la venonta SAT-kongreso ne estas anoncita: la lasta kongreso estas la pasintjara.
Post la pasintjara eksperimenta semajno pri bibliotekologio, kun fokuso al katalogado, kun mag. Rubeno Fernández kiel docento, la 5an de aŭgusto 2025 startos la unua semestro de esperanto-literaturo, zorge de la gvidanto de la koncerna katedro ĉe Esplora Instituto de Esperantologio en Ĉaŭdefono.
Ĉi-matene donis sian lastan spiron Jorge Mario Bergoglio (1936-2025), argentinano el piemonte origina familio, episkopo de Romo kaj konsekvence papo de la tuta romkatolikaro, sub la nomo Francisko (la Unua).
“La urbestro de Malago inaŭguris la Parlamenton de Esperantio” titolas sur tri kolumnoj “Heroldo de Esperanto” n-ro 2365 (4:2025) raportante detale pri la tre sukcesa inaŭgura sesio de la nova Parlamento de la Esperanta Civito, prezidata de nova Konsulino, d-ino Lorena Bellotti.
Multiĝas ĉie en la mondo la kazoj de perforto kontraŭ virinoj. Rekordaj pintoj de feminicidoj en la statistikoj norde paralelas al la plago de stuproj kiel milita armilo sude en la planedo. Sed en lando supozata lulilo de demokratio kaj liberaleco, nome Britio, nova konflikto manifestiĝis koncerne apartan feminisman batalon.