La Pakto pretas financi projekton de EFEN
La Civita banko trovis la sponsoron por financi didaktikan projekton de la paktinta establo Esperanto-Federacio de Niĝerio. Temas pri subteno al la lernejo en Orodo: dum kelkaj semajnoj profesia instruistino, sen. Chamberline Nguefack, povos restadi en la niĝeria urbeto por formadi geinstruistojn, por ke la lernado de la tieaj geknaboj estu pli efika.