Statistika evoluo premias la Civiton

HeKo 454 4-A, 14 sep 10

Okaze de la unua censado de la Esperanta Civito (30 novembro 2006) la proporcio inter SAT-anoj kaj Civitanaro estis preskaŭ 3:1, kaj tiu inter UEA (individuaj membroj) kaj Civitanaro estis proksimume 25:1.

Laŭ la cirkulantaj informoj, probable okaze de la dua censado (30 novembro 2011) la proporcio inter SAT-anoj kaj Civitanaro estos ĉirkaŭ 1:1, aŭ eĉ malpli sed favore al la duaj; dum la proporcio inter UEA-anoj kaj Civitanaro probable estos ĉirkaŭ 10:1.

La kvanta kresko de la Civitanaro paralelas al la kvantaj malkreskoj de SAT kaj UEA. Laŭ lasta statistiko el Roterdamo, la individua membraro de UEA malkreskas po 7 ĝis 8 procentoj jare. Krome, en la UEA-anaro ĉ. 13% estas ĉiujare “inventita”, nome rezultas el donacitaj kotizoj laŭ Fondaĵo Canuto.

Se daŭras kiel nun (laŭ la kvocientoj de kresko-malkresko), post kelkaj jaroj (maksimume dek) la Esperanta Civito preterpasos Universalan Esperanto-Asocion laŭ nombro de individuoj. Indas rimarki, ke la civitaniĝo estas senpaga kaj praktike dumviva, dum la membriĝo en UEA kostas (duono de la rimedoj de tiu asocio devenas el membrokotizoj) kaj estas plej ofte renovigenda ĉiujare. Aliflanke, aliĝi al UEA (aŭ/kaj SAT) estas multe pli facile ol akiri la esperantan civitanecon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.