Lasta semajno por CES-deĵoro en Lesjoforso
La dankinda patrolo de Civila Esperanta Servo deĵoranta en Lesjoforso estos laŭplane demobilizita fine de junio, post kvarsemajna intensa agado, paralela al la riparado de la tegmento en la sendependa vilaeto nomata La Kukolnesto, fare de faka entrepreno: el la purigado kaj ordigado en la Skandinava Esperanto-Domo ĝis nun rezultis pluraj kvintaloj da rubaĵoj.