Fruktodona kunsido de la fakrondo pri informado
Kunvenis hodiaŭ la gvidantoj de la fakrondo pri informado de la Esperanta Civito, celante plifortigi la komunikadon de la konsorcio, laŭ la indikoj de la politika programo aprobita en Malago ĉi-jare. La konkludoj de la kunveno estas fakte prezentotaj al la Kapitulo, kunvokita por la 27a de aŭgusto, por ke ili estu diskutitaj.