Solidareco al Marco Cappato
HeKo 330 5-C, 30 maj 07
Dimanĉon la 27an de majo la itala EU-parlamentano Marco Cappato kaj liaj kunlaborantoj estis agresitaj en Moskvo fare de ultranaciisma grupo. La parlamentano de la Radikala Partio, konata pro sia agado favore al esperanto, estis iranta kun delegacio kiu, sen flagoj kaj aliaj eksteraj signoj, volis liveri leteron al la urbestro de Moskvo.